Fellowship of Isis
fellowship of isis foundation center
Foundation Center


FOI HOME

JOIN THE FOI


INTRODUCTION


BOOKS & CDs
FOI CDs   FOI Manuals
Call of Isis
Juno Covella


CENTERS, EVENTS
& NETWORKING



GALLERIES
Art & Photos



FOI HISTORY


ISIAN NEWS


OLIVIA's LETTERS


LITURGY RITES


PUBLICATIONS
FOI Manuals
Call of Isis
Juno Covella


FOI SOCIETIES:
College of Isis
Spiral of the Adepti
FOI Priesthood
Druid Clan of Dana
Noble Order of Tara


ONLINE BOOKSTORE


Donate

FAQ/Contact Us

Site Map

Search this site

Webpage Sponsors


fellowship of isis key
FOI Homepage authorized by the
Foundation Center:
Clonegal Castle
Enniscorthy, Eire

The Fellowship of Isis


Aset t fem. det. shm s w "go, walk" det. plural sign
Aset Shemsu - The Retinue of Aset
Foundation Centre: Clonegal Castle, Enniscorthy, Eire

Translations of the Manifesto

La Manifesto de la Kunularo de Izisa
Traduko / Esperanto

Elanglis David Pardue
(La Manifesto estis originale verkita en 1976 de Olivia Robertson. C^i tiu estas le Revizio de julio 1999.)

Kreskanta nombro da homoj denove malkovras sian amon al la Diino. Komence tiu c^i amo eble s^ajnas esti nenio pli ol sento interna. Sed baldau g^i disvolvig^as, g^i ig^as sopiro pri aktive helpi la Diinon en la manifestado de S^ia plano dia. Tial oni audas tiajn demandojn, kiaj "Kiel mi povas esti inicita en la Misterojn de la Diino?" "Kiel mi povas sperti komunion pli intiman kun S^i?" "Kie trovig^as S^iaj temploj kaj adeptoj plej proksimaj?" "Kiel mi povas alig^i al la pastraro de la Diino?" same multajn demandojn similajn.

La Kunularo de Izisa estas fondita por plenumi c^i tiujn bezonojn. Membreco ebligas komunion pli intiman inter la Diino kaj c^iu membro, kaj unuope kaj kiel parto de aro pli granda. La Kunularo estis fondita en 1976 de Lawrence, Pamela kaj Olivia Durdin-Robertson. Estas centoj da Izisejoj kaj miloj da membroj c^ie en la mondo. Amo, Belo kaj Vero esprimig^as per plurreligia, plurkultura, multerasa Kunularo. Ni honoras la bonon, kiu trovig^as en c^iuj kredoj. La Kunularo de Izisa posedas neniajn filiig^ojn apartajn.

La Kunularo estas organizita sur bazo demokrata. Chiu membro havas privilegiojn egalajn ene de g^i, chu kiel membro unuopa, chu kiel ano de Izisejo [ Iseum ] au Liceo [ Lyceum ]. Tiu c^i manifesto validas ankau por la societoj idaj: la Kolegio de Izisa [ Collegium Isidis ], la Nobla Ordeno de Tara kaj la Klano Druida de Dana.

La Kunularo respektas la konsciencoliberecon de c^iu membro. Nek votoj nek promesoj pri sekreteco estas postulataj. C^iuj agadoj de la Kunularo estas nedevigaj kaj membroj rajtas rezigni sen esti pridemanditaj. Ne estas membrokotizo.

La Kunularo respektegas c^iajn manifestaj^ojn de la Vivo. Ankau la Dio estas kultata. La Ritoj malpermesas ian ajn formon de oferado, c^u efektiva, c^u simbola. Naturo estas respektegata same konservata. La Nobla Ordeno de Tara celas konservi la Naturon.

La Kunularo akceptas toleremon religian, g^i ne estas ekskluziva. Membroj rajtas subteni lojalecon al aliaj religioj. Ni bonvenigas membrojn de c^iu religio, tradicio kaj raso. Infanoj, nomitaj "Infanoj de Izisa," estas bonvenaj, kondic^aj de konsento gepatra.

La Kunularo kredas je la antauenigo de Amo, Belo same Abundo. G^i neniel kurag^igas asketismon. La Kunularo celas estigi amikemon, talentojn psikajn, felic^on same kompaton al c^iuj estaj^oj. La Klano Druida de Dana celas estigi la talentojn psikajn de la Naturo.

La Kolegio de Izisa estas revivigata post g^ia subpremo antau 1500 jaroj. Same kiel Aset Shemsu [ la Sekvantaro de Izisa ], la Kunularo de Izisa c^iam estas vivinta en la Ebenoj Subtilaj. La Kolegio nun revenis el la Ebenoj Subtilaj. La Liceoj de la Kolegio donas diplomojn de Mago. Disponeblas ankau korespondkursoj. Estas nek votoj nek sekreteco.

Izisejoj ja estas la veraj fajrejoj de la Diino, au Diino kaj Dio al Kiuj ili estas dedic^itaj. C^i tiuj estas listitaj, kune kun Liceoj (instruaj centroj de la Kolegio de Izisa) en c^iu numero de Isian News. Krome Priorejoj de Tara kaj Boskoj de Dana kutime estas listitaj. C^iuj tiuj centroj kaj Isian News estas destinitaj nur por membroj de la Kunularo de Izisa.

La Unuig^o de C^efpastroj estas la c^efa Gardanto por la Kunularo. La Pastraro de la Kunularo de Izisa devenas de sangolinio hereda de la Robertson-oj el Antikva Egiptio. Pastrinoj, pastroj, c^iuj membroj posedas honoron egalan. Pastrinoj kaj Pastroj laboras kun la Diino -- au Diino kaj Dio -- de sia Fido. C^iu homo, besto, birdo, arbo estas ido eterna de la Familio Dia de Vivo de la Patrindiino.

Se vi konsentas kun tiuj c^i principoj, vi rajtas membrig^i en la Kunularo de Izisa.




Home  |  Site Map  |  Contact/FAQ  |  Search  |  Donate

Copyright & Disclaimer
© Fellowship of Isis Homepage